Bonvenon al Libera Librejo. Jen bazaj informoj.
Kio estas Libera Librejo? Libera Librejo (aŭ LL) estas kompilado de esperantlingvaj retadresoj. La indekso ne nur enhavas retejojn pri Esperanto mem, sed ankaŭ pri aliaj fakoj, kondiĉe, ke ili estas skribitaj plejparte en tiu lingvo.
Kion vi celas? Ne estas facile trovi retpaĝojn, se oni ne scias, por kio oni serĉu. Ĉi tiu indekso estas kreita por ambaŭ, la kreintoj de la retejoj kaj ilia legantaro. La retejoj nun estas, espereble, pli facile troveblaj, kaj mi esperas, ke ekde nun eĉ ne bone konataj retejoj nun pli facile trovos iliajn legantojn.
Kiel mi povas subteni LL? Ekzistas diversaj manieroj. Bonvolu diskonigi la retadreson de LL. Nur necesas kopii kaj englui la HTML-an kodon (en la paĝo Subtenu LL) en vian proprajn retpaĝojn. Vi ankaŭ povas informi min pri novaj retejoj kaj pri eraroj. Uzu la formularion por kontaktigi min.
Kiel mi povas rekomendi hiperligilojn? Engluu la ligilon en la formularon, kiun vi povas trovi dekstre. Mi inspektos vian sugeston kaj poste decidos, ĉu mi enmetos la ligilon en la indekson.
Kiom ofte vi ĝisdatas la indekson? Daŭre. Vi povas helpi min teni la indekson aktuala, informante min, kiam vi trovas ion plibonigendan.
Kiel vi elektas la retejojn? Kio estas viaj kriterioj? Mi konsideras diversajn kriteriojn, jen kelkajn:
- La retejo devas esti skribita tute aŭ grandparte en Esperanto.
- La enhavo devas esti pli-malpli aktuala. Ne malmultaj retejoj enhavas hiperligilojn, kiuj jam ne funkcias, ĉar la celita retpaĝo ne plu ekzistas. Tiu estas signo, ke la retejo jam malnoviĝis.
- La enhavo devas esti pli-malpli ampleksa aŭ interesa. Mi ja scias bone, ke tiu kriterio ankaŭ estas demando de gusto.
- La enhavo devas esti neradikala kaj laŭleĝa.
Mi mem decidas pri la inkludo de retejoj. Ne ekzistas rajto.
Kolofono
LiberaLibrejo estas kolekto de esperantlingvaj retadresoj. Ĝi estis fondita dum marto 2015. La celo de LiberaLibrejo estas kunigi la (ofte malfacile troveblajn) esperantlingvajn retejojn, tiel kreante facile atingeblan indekson por la esperantujo. La enhavo de la enmetitaj retejoj ne ĉiam spegulas miajn proprajn opiniojn kaj interesojn. La indekso estas diversa kiel esperantujo mem. Sed tamen ekzistas limo. Mi ne subtenas kaj ankaŭ estonte ne subtenos retejojn kun radikala, neleĝa aŭ malmorala enhavo. Tiu ankaŭ kontraŭstarus la zamenhofan idealon. Bonvolu informi min, se vi malkovras dubindan retejon, mi tiam forigos la eron el la datumbazo.
Oliver Kim, Aŭstrio
Retpoŝta adreso: retestro[ĉe]liberalibrejo.com (skribu @ anstataŭ [ĉe]]