Kolofono

LiberaLibrejo estas kolekto de esperantlingvaj retadresoj. Ĝi estis fondita dum marto 2015.

La celo de LiberaLibrejo estas kunigi la (ofte malfacile troveblajn) esperantlingvajn retejojn, tiel kreante facile atingeblan indekson por la esperantujo.

La enhavo de la enmetitaj retejoj ne ĉiam spegulas miajn proprajn opiniojn kaj interesojn. La indekso estas diversa kiel esperantujo mem. Sed tamen ekzistas limo. Mi ne subtenas kaj ankaŭ estonte ne subtenos retejojn kun radikala aŭ nelegala enhavo. Tiu ankaŭ kontraŭus la Zamenhofan idealon. Bonvolu informi min, se vi malkovras dubindan retejon, mi tiam forigos la eron el la datumbazo.

Oliver Kim, Ziegeleistr.10-3, 4490 St. Florian, Aŭstrio