Amikumu nun estas elŝutebla
2017-04-23 [8:24]

Elŝutu la novan apon por poŝtelefonoj – Amikumu!




Dankon!
2016-10-19 [19:59]

Iu nekonato sendis al mi ligilojn al diversaj retejoj. Mi enmetis tiujn retejojn en la datumbazon. Dankon!




#IdeoPorEsperanto Kampanjo
2015-12-28 [23:42]

TEJO komencis novan kampanjon por subteni Esperanton. Uzu la kradvorton #IdeoPorEsperanto por komuniki viajn ideojn rilate al Esperanto en Twitter aŭ Facebook. Komence de Januaro TEJO kolektos la ideojn kaj publikigos ilin.

Jen pli: TEJO volas scii viajn ideojn por Esperanto




La #EsperantoLives kampanjo
2015-12-15 [22:33]

La #EsperantoLives kampanjo tre sukcesas en la reto. Multaj esperantistoj kreis filmojn pri Esperanto uzante ilian nacian lingvon. Vi povas spekti ilin ĉi tie.




Universeala Lindo
2015-10-24 [17:40]

Universeala Lindo estas nova esperantlingva podkasto el Argentinio.




Malnovaj numeroj de La Ondo de Esperanto nun estas senpage elŝuteblaj
2015-07-9 [18:46]

Vizitu La Ondo de Esperanton.




Nova revuo eldonita – Svisa Espero
2015-06-16 [21:10]

Svisa Espero estas nova revuo pri lingvopolitiko, eldonita de Svisa Esperanto-Societo.




Lernu Esperanton per Duolingo
2015-06-7 [19:18]

Vizitu la retejon Duolingo por lerni Esperanton! Nur malmultajn tagojn post la ĝia lanĉo, lingvolerna retejo Duolingo jam spertis proksimume dek-mil partoprenantojn.




UK en Seulo
2015-04-27 [18:14]

La 102-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Seulo, Respubliko de Koreio. Jam en 1994 Seulo gastigis la 79-an UK.
Legu pli: http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2015/Seulo-gastigos-la-102-an-UK




Esperanto-klavaro por Windows
2015-03-14 [6:37]

Ankoraŭ ne eblas tajpi la esperantajn literojn sen akcesora programo (kiel ekzemple la programo EK). Bonvolu subteni la enkondukon de esperantlingva klavaro por Windows.
http://office.uservoice.com/foru...