Kategorio: Fakaj Esperanto-asocioj

Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE)
AAIE ligas Esperanto-instruistojn en Kanado kaj Usono. Ili ankaŭ eldonas la revuon Bulteno.


Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI)
La Asocio de Germanaj Esperanto-instruistoj (AGEI) estas faka asocio de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ili volas subteni kaj disvastigi Esperanto-instruadon.

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
http://www.westermayer.de/manfre...
Fondita dum 1984, la Asocio de Verduloj esperantistaj (AVE) kunlaboras kun tutmondaj verdaj politikaj partioj.


Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO)
http://ateisto.org
La Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO) volas esti la voĉo de ateistoj (memkompreneble!), liberpensuloj, humanistoj, ktp.

Biciklista Esperanto Movado Internacia (BEMI)
Precipe interesa estas la Multlingva Biciklo-vortaro.


Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio (EUROKKA)
http://artista.ikso.net/eurokka
Temas pri faka asocio de Esperanto-muziko. La lasta ĝisdatigo de la retejo okazis en 2010.


Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)
“La reloj kunligas landojn, Esporanto la popolojn”. Tiu estas la devizo de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF).

Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)
La Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) volas, pere de Esperanto, kontribui al kompreniĝo kaj paco.