Kion mi povas fari, ke mia retejo estos pli facile trovata en la reto?
Multaj esperantaj retejoj estas tre malfacile troveblaj en la interreto. Eksistas diversajn kialojn. Multaj retejoj estas relative malgrandaj kaj tial enhavas nur malmultajn vortojn por kiuj oni povas sercxi. La sercxmasxino Google, tial havas malfacilajxojn kaj trovi t.n. “sxlosilaj vortoj” en la retpagoj kaj indeksi gxin. Google ankaux donas malaltan rangon al retejoj kiuj estas malgrandaj. La plej rekta metodo por esti pli facile trovata, do, estas per certigo de suficxe ampleksan enhavon.
Eksistas diversaj manieroj por farigi vian retejon pli populara.
- Ĝisdatigu vian retejon: Tenu viajn retejojn kaj blogojn aktualaj kaj publikigu novan enhavon regulare. Guglo preferas retpagxojn, kiuj estas dauxre aktualigitaj kaj donas ilin pli supran lokon inter la sercxrezultoj. Dum mia esplorado, mi malkovis ke multaj esperantistaj retejoj ne estis tenitaj aktualaj. Nova enhavo mankis kaj multaj eksteraj hiperligiloj celas al neekzistanta paĝoj. Ankaux la legantaro preferas gxisdatigitajn retejojn kaj ree revizitos ilin por legi la novan enhavon.
- Pligrandigu ĝin: Elektu temon por via retejo, temo kiu interesigas vin, kaj skribu, skribu, skribu. Pligrandigu la enhavon de via retejo per originale verkitaj artikoloj. Ne simple koipu-engluu tekstojn de Vikipedio aŭ de aliaj retejoj. Google donas malaltan rangon al tiuj retejoj, kiuj montras t.n. “duoblan enhavon”. Tiu ankaŭ estus kopirajta problemo.
- Elektu nicxtemon: Se vi volas starigi novan retejon aux blogon, elektu nicxtemon kaj esploru gxin profunde. Ne skribu pri tro gxeneralaj aferoj, sed raportu pri via unika hobio, pasio aux sperto. Nur relative malmultaj blogoj kaj retejoj, pritraktas temojn, kiuj ne estas rekte rilatitaj al asocioj aux la lingvo. Donu helpon kaj solvu problemojn por la legantaro. Skribu en Esperanto, sed ne nur pri gxi. Jen ekzemplojn: publikigu infanrakontojn, kuirlibron, librajn recensojn, ktp.
Motivigu la retestrojn ke ili ĝisdatigu iliajn retejojn. Skribu al ili, kaj certigu ilin, ke ilia retejo fakte estas legata.