Kion mi povas fari, ke mia retejo estos pli facile trovata en la reto? Tenu viajn retejojn kaj blogojn aktualaj kaj publikigu novan enhavon regulare. Elektu temon por via retejo, temo kiu interesigas vin, kaj skribu, skribu, skribu. Guglo preferas retpagxojn, kiuj estas dauxre aktualigitaj kaj donas ilin pli supran lokon inter la sercxrezultoj. Ankaux la legantaro preferas gxisdatigitajn retejojn kaj ree revizitos ilin por legxi la novan enhavon.
Cxu mi ne povas atingi pli homojn skribante mian blogon en aliaj lingvoj ol en Esperanto? Ne necese. La konkurso inter la blogoj por la supraj lokoj en la sercxrezultoj de Guglo ja estas granda, precipe, kiam oni publikigas materialon en tre popularaj lingvoj, kiel la angla aux hispana. Tiam ne estas facile esti trovanta en la vasta reto, precipe se via blogo aux retejo ne pritraktas tre unikan temon. La situacio estas malpli grava kiam oni publikigas esperantlingve, cxar la konkuro por la plej suprajn lokojn ankaux estas malpli granda.
Mi volas starigi propran blogon. Cxu vi povas sugesti temon? Ne skribu pri cxiutagaj aux tro diversaj aferoj, sed metu emfazon sur iu konkreta temo, kiun vi profunde esploras. Raportu pri vian hobion, pri lokaj aferoj, publikigu infanrakontojn, aux ion pri via lando aux kulturo, ktp. Precipe sxatataj estas retejoj, kiuj donas helpon kaj solvas problemojn. Skribu en Esperanto sed ne pri gxi.
Multiaj esperantlibgvaj retejoj kaj blogoj publikigas primovadajn aferojn. Ili ne nur estas skribita en Esperanto, sed ankaŭ provizas informon pri la lingvo mem.
Mi tial rekomendas, ke vi trovu temon
Ne skribu pri cxiutagaj aux tro diversaj aferoj, sed metu emfazon sur iu konkreta temo, kiun vi profunde esploras. Raportu pri vian hobion, pri lokaj aferoj, publikigu infanrakontojn, aux ion pri via lando aux kulturo, ktp. Precipe sxatataj estas retejoj, kiuj donas helpon kaj solvas problemojn. Skribu en Esperanto sed ne pri gxi.
Mi ne estas teknikema kaj ne scias kiel starigi blogon. Kion mi faru? Oni ne devas esti teknika spertulo kaj ne necesas refoje inventi la radon. Eksistas multaj rimedoj por automate (kaj senkoste) krei blogojn. La teknika vidpunkto estas la plej facila parto. Unue oni devas elpensi interesajn temojn pri kiu oni skribu.
Mi jam havas propran blogon aux retejon, sed nur malmultaj homoj vizitas gxin. Kion mi faru?
Publikigu regule kaj tenu vian blogan enhavon aktuala, adekvata kaj interesa. Tio ne nur rezultas en pli bona loko inter la sercxrezultoj, sed ankaux motivigas viajn legantojn reviziti vian blogon pli ofte.